Maritza Gutiérrez González
Havano,
jul 23 (RHK) Kubo ratifis la novan strategion sociekonomian adoptitan
por alfronti situacion de monda krizo longdaŭra, en kiu ĉefrolas la
sektoroj de ekstera komerco kaj fremda investo, kaj interna komerco cele
al reduktiĝo de la damaĝoj de la akriĝinta ekonomia sieĝo usona, plus
la sekvoj de la pandemio.
La
ministroj pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, kaj interna
komerco, Rodrigo Malmierca kaj Betsy Díaz, respektive, partoprenis
televidan programon Ronda Tablo por pli precizigi la agadojn de siaj
organismoj en la nuna rekuperiĝa etapo kaj por fortigi la landan
ekonomion.
Aferoj
rilataj al la decido ampleksigi la operaciojn de eksportado kaj
importado al la neŝtataj rolantoj de la ekonomio, estis klarigitaj de
Malmierca, kiu esprimis ke la plej grava afero estas ke Kubo estu
kapabla produkti varojn kaj servojn kvalitajn por eksportado, kaj ke tiu
ĉi procezo efektiviĝu rapide kaj efike.
Li
emfazis ke ne temas pri aparta afero, sed aro da regulaĵoj impulsataj
de la registaro por vigligi la ekonomion, ĉefe en la nunaj
cirkonstancoj, krom favorigi ke ĉiuj sektoroj estu en samaj kondiĉoj,
raportis la gazeto Granma.
Li
komentis ke ekzistas teritoria mapo en kiu estas identigitaj 1 026
varoj kaj servoj kun eksportebla kategorio tutlande, samkiel 382
neŝtataj unuoj kun potencialo por eksporti en diversaj sektoroj.
Li elstarigis ke ekzistas 36 entreprenoj fakaj, kiuj povas doni kvalitan servon al la neŝtataj unuoj por faciligi ties laboron.
Aliflanke,
“komerco devas esti impulsa motoro de la interna ekonomio kaj ĝi estas
vokita por moderniĝi kaj reorganiziĝi”, asertis Betsy Díaz, ministrino
pri interna komerco.
Ŝi
klarigis, ke en tiu senco, la sektoro decidis fari profundajn
transformojn, ĉefe en la gastronomio kaj en la servoj teknikaj kaj
personaj.
Rilate
la distribuon de nutraĵoj per la baza sistemo por ĉiu persono, ŝi
klarigis ke la lando decidis fari aldonajn importaĵojn por tion
garantii.
Ŝi
precizigis ke rilate komercon, oni prioritatis la gastronomion, kiun
formas ĉirkaŭ 8 mil establoj. El tiuj oni elektis 105 por enkonduki pli
grandan aŭtonomecon administracian. Oni ankaŭ pristudas la paŝojn
sekvendajn ĉe aliaj establoj al neŝtataj unuoj en ĝiaj administradoj.
Ŝi
precizigis pri la granformata merkato, Mercabal, kiu ekos ĉi-ĵaŭde per
limigita oferto de produktoj por la aŭtonomaj laboristoj.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias