HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.
Mostrando entradas con la etiqueta NOTICOJ - RHK. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta NOTICOJ - RHK. Mostrar todas las entradas

2022/01/11

Vicente Feliú: trobadoro de la esperanto

 

Morti farante tion, kion li plej ŝatis: kanti. Tio estas kio okazis al la kuba kantverkisto Vicente Feliú, kiu mortis sur la scenejo dum provludado de la belega kanto La Bayamesa, ino de la urbo Bayamo, kiu reprezentas Kubon. Vicente Feliu Miranda estis elstara kuba muzikisto, kantisto, gitaristo, kaj kantverkisto. Unu el la grandaj artaj eksponentoj de la Kuba Revolucio, inspirita de la "heroo de la barbuloj"; li estis parto de generacio, kiu kreskis kun la revolucia epopeo, kiu speguliĝis en ĉiu el liaj kantoj. Fonda membro de la Nova Trobadora movado. Unu el liaj plej famaj kanzonoj, Kredu min, estis tradukita al esperanto en la jaro 1990. Siamomente, Vicente tute malferme akceptis sin prezenti dum la 75-a UK-o, la unua kongreso internacia de la esperanta movado, kiu okazis en Kubo. Dum la nacia kultura vespero de la UK-o, Vicente Feliú kantis tiun belan kanzonon, kiu estas simbolo de lia personeco mem, kiam asertis: “Kredu min, kiam mi diras al vi, ke amo min timigas, ke mi kolapsas antaŭ ol mi vin amas, ke feliĉigas min malfermi tranĉeon”, kaj tiel li vivis donante sian koron, kredu min. Vicente Feliú forpasis la pasintan 17-an de decembro je la aĝo 74. Sed, kiel li plej ŝatis, li mortis pro koratako sur la scenejo, kantante. Dum tiuj ĉi tagoj, la kubanoj, familianoj, amikoj, omaĝis la eternan trobadoron.

2020/08/10

Kubo raportas 93 novajn kazojn de Covid-19 dum la lastaj 24 horoj

 Maritza Gutiérrez González

Havano,  aŭg  10 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis  93 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  3046  personoj. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  959  pacientoj. Aliaj  11 501 personoj estas kontrolataj  tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 4267  samplojn, el ili 93 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 301 598 studitajn samplojn kaj 3046 pozitivojn.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 84,1% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  310  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 57,4% estis sen simptomaj.

La nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 2,9% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 112 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2460  jam rekuperiĝintaj (9  pliaj hieraŭ). Kvar  pacientoj  estas en grava stato kaj 2 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   19 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,7 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 10 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,67%.

La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo, tamen,   Havano retroiris al fazo de loka transmisiado,  dum  la najbara provinco Artemisa retroiris al la dua fazo kaj ĝia municipo Bauta al la 1-a fazo pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.

Spite al la favora evoluo de la malsano en 10 provincoj, oni  proponis intensigon de la kontroloj epidemiologiaj tutlande, kaj ankaŭ reduktigon de la movebleco inter la okcidentaj provincoj, speciale en  Havano.

2020/07/29

Interferono alfa 2B: la kuba medikamento konfirmas sian efikecon kontraŭ virusaj malsanoj

 Maritza Gutiérrez González
Lige al la tutmonda pandemio de la kronviruso Covid-19, indas sciigi ke la  kuba medikamento konata kiel  interferono evidentigis sian efikecon kaj sekurecon en la terapio de virusaj malsanoj, kiel hepatitoj B kaj C, aidoso-viruso, dengo kaj zostero (herpeto populare nomata dartro).
En la nuna kunteksto elpruviĝis ke la interferono kuba Alfa 2B estis uzata por kontraŭbatali la epidemion en Ĉinio kaj nuntempe pluraj landoj petis al Kubo la kunlaboron por bremsi la propagadon de la malsano provokita de la viruso.
Pluraj landoj en Eŭropo, Latinameriko kaj aliaj suferas la burĝonadon de la kronviruso. En Kubo ankaŭ estas 4 kazoj daŭre prizorgataj de la aŭtoritatuloj sanitaraj kaj vasta eduka kaj preventa kampanjo estas entreprenita tutlande.Ĝis nun, la plenumado de tiu plano faciligis la aplikon de popaŝa traktado sen bezono adopti pli  drastajn decidojn.
Rilate al la kuba medikamento interferono, ĝi  estis kreita en 1986 flanke de esploristoj de la centro de genetika inĝenierado kaj bioteknologio. Ĝi estas  rekombiniĝa interferono alfa 2B homa, kiu bonefikis je miloj da kubaj pacientoj ekde ĝia enkonduko en la nacia sansistemo de antaŭ pli ol tri jardekoj.
La medikamento kapablas malhelpi la virusan multobliĝon ene de la ĉeloj kaj ankaŭ estis uzita en la kuracado de diversaj karcinomoj.
La ĉinaj aŭtoritatuloj elektis ĝin por batali kontraŭ la kronviruso, ĉar ĝenerale tiu ĉi viruso provokas reduktiĝon en la natura produktado de interferono en la homa organismo.
La medikamento kapablas kompletigi tiun mankon fortigante la imunologian sistemon de la pacientoj damaĝitaj pro tiu spira malsano provokita de la viruso mem.
Surbaze de teknologia transdono farita de la kuba institucio al la azia lando, en la jaro 2003 estis kreita la miksa kompanio ĉina-kuba ChanGHeber, kun sidejo en la ĉina urbo Changchun.
Post jardeko, tie estis inaŭgurita moderna centro, kiu nuntempe fabrikas  produktojn  bioteknologiajn  kreitajn en Kubo, inkluzive de interfereno rekombiniĝa alfa 2B.
Tiu medikamento en la jaro 2012 ricevis la nacian premion de novigado teknologia de la kuba ministerio de sciencoj, teknologio kaj medio. Kaj sekvajare, en 2013, la medikamento gajnis la nacia sanpremion.
Sendube, temas pri bona rezulto de kunlaboro, kiu iĝis ebla pro la fakto ke Kubo evoluigis sian bioteknologian agadkampon, spite al ĉiuj obstakloj financaj kaj ekonomiaj altrudataj al ĝi.
Aliflanke, Kubo  ĉiam pretas kunlabori kun ĉiuj partneroj, kiuj volonte laboras por plibonigi la homan vivon kaj batali kontraŭ malsanoj tra la tuta mondo.

Raúl Castro kaj Miguel Díaz-Canel omaĝas la martirojn de Moncada

Maritza Gutiérrez González
Havano, jul 26 (RHK) La generalo de armeo, Raúl Castro; la prezidento Miguel Díaz-Canel; la prezidanto de la ŝtata konsilantaro, Esteban Lazo,  kaj la kuba popolo sendis florbukedojn al Maŭzoleo de la martiroj de la 26-a de julio de 1953, en la tombeja heredaĵo Sankta Ifigenia en la urbo Santiago de Kubo.  
Per solena ceremonio oni deponis la florbukedojn, kie partoprenis la Komandanto de la Revolucio, Ramiro Valdés, kaj Lázaro Expósito kaj Beatriz Johnson, prezidanto kaj vicprezidantino de la provinca defenda konsilataro, respektive.
Sekve, antaŭ la ŝtonego, monumento funebra, kiu gardas la cindrojn de la gvidanto Fidel Castro, kiu komandis la historian sturmon al kazerno Moncada,  estis deponitaj la florbukedoj.
Oni ankaŭ deponis florbukedojn antaŭ la tomboj de la nacia heroo de Kubo, José Martí, de la Patro de la Patrolando, Carlos Manuel de Céspedes kaj la Patrino de ĉiuj kubanoj, Mariana Grajales.

Transformiĝas la ekstera kaj interna komerco en Kubo

  Maritza Gutiérrez González
Havano, jul 23 (RHK) Kubo ratifis la novan strategion sociekonomian adoptitan por alfronti situacion de monda krizo longdaŭra, en kiu ĉefrolas la sektoroj de ekstera komerco kaj fremda investo, kaj interna komerco cele al reduktiĝo de la damaĝoj de la akriĝinta ekonomia sieĝo usona,  plus la sekvoj de la pandemio.
La ministroj pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, kaj interna komerco, Rodrigo Malmierca kaj Betsy Díaz, respektive, partoprenis televidan programon Ronda Tablo por pli precizigi la agadojn de siaj organismoj en la nuna rekuperiĝa etapo kaj por fortigi la landan ekonomion.
Aferoj rilataj al la decido ampleksigi la operaciojn de eksportado kaj importado al la neŝtataj rolantoj de la ekonomio, estis klarigitaj de Malmierca, kiu esprimis ke la plej grava afero estas ke Kubo estu kapabla produkti varojn kaj servojn kvalitajn por eksportado, kaj ke tiu ĉi procezo efektiviĝu rapide kaj efike.
Li emfazis ke ne temas pri aparta afero, sed aro da regulaĵoj impulsataj de la registaro por vigligi la ekonomion, ĉefe en la nunaj cirkonstancoj, krom favorigi ke ĉiuj sektoroj estu en samaj kondiĉoj, raportis la gazeto Granma.
Li komentis ke ekzistas teritoria mapo en kiu estas identigitaj 1 026 varoj kaj servoj kun eksportebla kategorio tutlande, samkiel 382 neŝtataj unuoj kun potencialo por eksporti en diversaj sektoroj.
Li elstarigis ke ekzistas 36 entreprenoj fakaj, kiuj povas doni kvalitan servon al la neŝtataj unuoj por faciligi ties laboron.
Aliflanke, “komerco devas esti impulsa motoro de la interna ekonomio kaj ĝi estas vokita por moderniĝi kaj reorganiziĝi”, asertis Betsy Díaz, ministrino pri interna komerco.
Ŝi klarigis, ke en tiu senco, la sektoro decidis fari profundajn transformojn, ĉefe en la gastronomio kaj en la servoj teknikaj kaj personaj.
Rilate la distribuon de nutraĵoj per  la baza sistemo por ĉiu persono, ŝi klarigis ke la lando decidis fari aldonajn importaĵojn por tion garantii.
Ŝi precizigis ke rilate komercon, oni prioritatis la gastronomion, kiun formas ĉirkaŭ 8 mil establoj. El tiuj oni elektis 105 por enkonduki pli grandan aŭtonomecon administracian. Oni ankaŭ pristudas la paŝojn sekvendajn ĉe aliaj establoj al neŝtataj unuoj en ĝiaj administradoj.
Ŝi precizigis pri la granformata merkato, Mercabal, kiu ekos ĉi-ĵaŭde per limigita oferto de produktoj por la aŭtonomaj laboristoj.

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea