HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/08/18

Cátedra de Esperanto

LA INSTRUISTO KLARIGAS: 
1.

VERBOS

En Esperanto el pronombre determina la persona, y la terminación, el tiempo.  Existe una sola conjugación absolutamente regular. Tan sólo doce desinencias o terminaciones reemplazan con ventaja los miles de ellas que acumulan las lenguas  nacionales.  En Esperanto no hay verbos irregulares ni defectivos.

VERBO ESTI VERBO SER            VERBO IRI VERBO IR
mi estas yo soy                                   mi iras yo voy
vi estas tú eres                                    vi iras tú vas
li estas él es                                        li iras él va
ni estas nosotros somos                     ni iras nosotros vamos
vi estas vosotros sois                         vi iras vosotros vais
ili estas ellos son                                ili iras ellos van

lo que no quita que con ayuda de este mismo verbo “serunico auxiliar, se puedan componer los tiempos más sutiles cuando sea necesario sutilizar.

PRONOMBRE: Es la parte de la oración que se pone en lugar del nombre para evitar su repetición. SINGULAR    ( Singularo )
1.        Mi ……………… Mi estas profesoro de Esperanto.  Yo soy profesor de  Esperanto.
2.        Vi ……………….  Vi estas Petro.       Usted es Pedro.
3.        Li ……………….   Li estas Karlo.       El es Carlo
Ŝi ……………….   Ŝi estas María.      Ella es María.
Ĝi ……………….   Neutro que se utiliza para animales, cosas o personas cuyo  sexo no se determina,

Ejemplos:

La libro ne estas sur la seĝo, ĝi estas sur la tablo.
El libro no está sobre la silla, el está sobre la mesa. 
La kato ne kantas, ĝi dormas.
El gato no canta, el duerme. 
Vi ĉiuj   Ustedes todos – colectivo. Es una circunlocusión o pelifrasis.

PLURAL    (  pluralo )
1.        Ni ……… Ni lernas Esperanton. Nosotros aprendemos Esperanto
2.        Vi ……… Vi lernis Esperanton. Ustedes aprendieron Esperanto
3.        Ili ………  Ili lernos Esperanton. Ellos aprenderán Esperanto
 PRONOMBRES POSESIVOS: Se forman agregando a la letra A a los pronombres personales.           
Ejemplos:                                                                                                                                                                                  
Mia libro ………… Mi libro (mío)                        Via libro …………. Tu libro (tuyo)                  Lia libro ………… Su libro  (de él)    Ŝia libro …… Su libro (de ella)                                                                     Nia libro ………… Nuestro libro (de nosotros)                  Via libro …… Su libro (de ustedes)                                                        Ilia libro ………… Su libro (de ellos)

2019/08/09

Noticias de Cuba en Esperanto_Elstarigas Díaz-Canel la rolon de la scienco en la nacia industrio

Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto
  Maritza Gutiérrez González

Havano, 1 aŭg 2019 - La esenca rolo de la scienco en la nuna kaj estonta evoluo de la nacia industrio, estis emfazita de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dum la kunsidoj kontrolaj de la programo de ujoj kaj pakumoj kaj de industria evoluigo de la lando.
Unu plian fojon, la kuba ŝtatestro insistis pri la nedisigebla rilato kiu devas ekzisti inter la industrioj, la universitatoj kaj la esplorcentroj.
La kunsidon partoprenis la komandanto de la Revolucio Ramiro Valdéz kaj la ministroj de industrio kaj de nutraĵa industrio, Alfredo López kaj Iris Quiñones, respektive, kaj oni analizis la plenumon de la indikoj de la prezidento en antaŭaj kunsidoj pri la menciitaj programoj.
Inter la analizitaj temoj en la kunteksto de la politiko por la ujoj kaj pakumoj, estis la integrala propono multobligi la nacian centron dediĉitan al tiuj produktoj, samkiel la investplanon cele al daŭra anstataŭo de la ujoj por eksportaĵoj.
Jam estas identigitaj 480 eksporteblaj produktoj, kiuj bezonas 2782 specoj da ujoj kaj pakumoj; el ili 1642 estas faritaj en Kubo kaj 1140 importitaj.
Oni agnoskis la notindan kreskon en la reuzado de ujoj el vitro, plasto kaj metaloj. Díaz-Canel elstarigis la agadojn kapabligajn kaj trejnigajn por konatiĝi kun la internaciaj tendencoj pri ujoj kaj pakumoj, kio inkluzivis interŝanĝojn de eksterlandaj spertuloj kun studentoj de la teknika universitato ISPJAE kaj de la instituto de industria dezajno.

2019/07/14

KEATUR



LA PLEJ BELA LANDO

 ORIENTA  REGIONO


 Santiago de Cuba
La dua plej grava urbo en Kubo, fondita en 1517. Inter  multaj lokoj vizitindaj estas: preĝejo en la proksima vilaĝo El Cobre (La Kupro) kie troviĝas la originala statueto de la Virgulino de la Karitato de l´ Kupro, patronino de Kubo.
En la historia centro de la urbo estas Muzeo “Bacardí”; la naskiĝa domo de Antonio Maceo kaj kazerno “Moncada”. Pri turismejoj ne mallongas ilia listo. En la ĉirkaŭo de l´urbo troviĝas: naturparko “Baconao”, kastelo “El Morro”, farmobieno “Siboney”; kaj plaĝoj “Marverde”, “Caletón Blanco”, “El Francés”, “Siboney”, ktp.


Granma
La ĉefurbo de tiu ĉi provinco estas Bayamo, fondita en 1513. Certe kiam Bayamo eniras en la historion de Kubo okazis en 1868, ĉar ĝi estis la unua urbo okupita de la sendependigaj batalintoj komanditaj de Carlos Manuel de Céspedes. Tial en Bayamo ekzistas multaj interesaj lokoj kiaj: la historia muzeo; la naskiĝa domo de Céspedes; la obelisto honore al poeto José Joaquin Palma; la Domo de Kuba Nacieco; la Domo de la Trobadoreska Muziko de Kubanoj; kaj la tiel nomata “Fenestro de Luz Vázquez”, memoriga ejo omaĝe al la virino kiu inspiris la famkonatan kanzonon “La Bayamesa”. Je 72 kilometroj de Bayamo situas la urbo Manzanillo, apud la maro. Tre alligita estis la enloĝantoj al batalado por la sendependiĝo de kubo. Proksime de Manzanillo estas la ruinoj de estinta  sukerfabriko “La Demajagua”, kiu apartenis al Céspedes kaj tie li komencis bataladon. Manzanillo ankaŭ estas famkonata pro ĝia populara muziko de  nomo “Son”, ludata per la speciala muzikilo “orienta orgeno”. Kaj fine en la sama provinco oni ne povas prisilenti mencion al municipo Guisa (Gisa). Ĉi tie troviĝas botanika ĝardeno kaj monumentoj omaĝe al eventoj de batalado pro libereco  de Kubo. Vizitinda estas “Mirador” (Verando) de Guisa monto de kie belegaj pejzaĝoj aperas ankaŭ la rigardoj de turistoj.
Guantánamo
La ĉefurbo egalnoma troviĝas je 86 kilometroj oriente de urbo Santiago de Cuba. En ĝia interno indas: la municipa muzeo , la Palaco pri Baroka Arto, la Parko de Kosmonaŭtiko kaj diversaj monumentoj historiaj. En la municipo Yateras, ĉirkaŭita  de belegaj vidindaĵoj, situas la Zoologia Parko, sed kun neniaj bestoj vivantaj. Ŝtonaj figuroj de bestoj vivintaj antaŭ pluraj milionoj da jaroj kun korpoj gigantaj. Kiam ilia ekzistado ĉesis ankoraŭ homoj estis aperontaj sur la tero. Post veturado tra ŝoseo, elirinte el Guantánamo norden, oni alvenas fine al Baracoa. Ĝi troviĝas je 160 kilometroj de la ĉefurbo, fondita en 1511, kaj estas la plej malnova urbo en Kubo. Inter la interesaj lokoj, du montoj: “Loma de la Farola” (monteto de l´Lanterno) kaj “Yunque de Baracoa” (Amboso de Barakoa). Ĉi tiu lasta havas alton po 530 metroj super la marnivelo.


Las Tunas
Alnomata kiel “Urbo Fenikso”, ĉar trifoje ĝi renaskiĝis el siaj cindroj, estas la ĉefurbo de provinco Las Tunas. Dum la sendependigaj militoj ĝiaj defendintoj preferís bruligi la urbon ol  transdoni ĝin al hispanoj. Fondita en 1796, Las Tunas ricevis la titolon vilaĝo en 1853. Aro da statuoj de famaj batalintoj por la liberigo de Kubo plibeligas la nunan urbon. Marŝante tra la stratoj de la historia centro, oni eksentas la nevideblan ĉeeston de unu el la elstaraj poetoj de Kubo, li naskiĝis en Las Tunas: Juan Cristóbal Nápoles Fajardo.

Holguín
Tiu ĉi nomo devenas de iu hispana konkerinto: García Holguín, kiu en 1525 fondis la vilaĝon nuntempe ĉefurbo de la provinco. Estas vidindaj: Provinca Muzeo, Naskiĝa Domo de Generalo Calixto García Iñiguez, Muzeo pri Natura Historio kaj “Loma de la Cruz” (Monteto de Kruco). Tiun altaĵon oni supreniras  per 465 ŝtupoj ĝis la pinto mem. La kruco estas lokita tie en 1870, pro iniciatemo de monako franciskano Ambrosio de Alegría.
En la nordo de la provinco troviĝas bonega turismejo: bela plaĝo “Guardalavaca”, kiu estas tri kilometrojn longa kaj aspektas  kvazaŭ hufofero, ĉirkaŭita de palmoj kaj tropikaj floroj.

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea