Maritza
Gutiérrez González (RHK)
Havano, (RHK) La prelego Preter la formo...
la sperto de la kuba fakulino Gisela Herrero malfermis la sesion de la dua
Bienalo de Dezajno de Havano, kiu komenciĝis en la halo Loynaz de la
Hispanamerika Centro de Kulturo, oficiala sidejo de la evento kie sesios
plejparto de la prelegoj kaj atelieroj enprogramitaj.
Vespere okazos kultura aranĝo en la kinejo
Charles Chaplin, kiu oficiale malfermas la eventon kun ĉeesto de dezajnistoj el
10 landoj.
Laŭ la programo, la bienalo daŭros monato kaj
okazos kolokvoj, atelieroj, ekspozicioj kaj vojaĝoj al la orienta provinco
Santiago de Cuba kaj Camagüey.
La Bienalo estas dediĉita al la 500-a jubileo
de Havano, kaj ene de tiu periodo, de la 4-a ĝis la 7-a de junio sesios la
kongreso Forma 2019 kiu konsistos el ĉefa teoria momento kun partopreno
de 300 specialistoj el 16 landoj, 14 prelegontoj kaj 218 eksponantoj.
La organizantoj konfirmis ke tiu ĉi dua eldono
de la bienalo proponas vizion centritan en la sperto de la uzanto, invitas
pensi la disciplinon kiel kreiva procezo, stimulas la rilaton de la sencoj kaj
impulsas aŭtentan dezajnon.
© Portal Puerto del Príncipe / La Nova Gazeto
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias