Moskvo,
5 jun. Rusio subtenos Kubon fronte al la novaj usonaj punoj, kiuj
limigas la vojaĝojn de grupoj al la kariba lando kaj eksportadon de
transportiloj el Usono.
La
vicunua ministro rusa, Yuri Borisov, esprimis dum kunsido kun la kuba
vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Ricardo Cabrisas, en la rusa
ĉefurbo, ke ili donos la bezonatan kontribuon ĉiuspecan.
La
deklaroj de Borisov diskonigitaj de la rusa informagentejo Interfax,
efektiviĝis en la sama tago en kiu Usono anoncis pliajn punojn kontraŭ
la kariba lando.
Vaŝingtono
adoptis tiajn novajn punojn sub la preteksto ke Havano subtenas “la
usonajn malamikojn en lokoj kiel Venezuelo kakj Nikaragvo”.
La
rusa ministro taksis la situacion kreitan kiel “kompleksa” en la
kariba insulo pro la limigoj usonaj kaj memorigis la partoprenon de
Rusio en pluraj projektoj de energio, metalurgio, infrastrukturo kaj
transporto en la insulo.
Li
memorigis ke la du landoj estas ligitaj per “tradiciaj rilatoj de
amikeco” kaj Kubo estas konsiderata kiel esenca partnero por Rusio en la
regiono latinamerika kaj karibia.
Cabrisas
esprimis sian kontenton pro la kreskoj de la komercaj interŝanĝoj inter
ambaŭ landoj kaj ankaŭ taksis la rilatojn kiel “strategiaj”.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias