Camagüey,
13 jun . La fiŝkapta entrepreno industria Santa Cruz del Sur
(Episur) kaj la entreprena unuo baza por kultivo de omaroj (Cultisur),
estas du institucioj ekonomiaj potencaj, kun kapacito por treni kun si-
per la nunaj kaj estontaj projektoj- la evoluigon lokan de tiu ĉi
marborda municipo, tiel esprimis la kuba prezidento Miguel Diaz-Canel
dum sia unua labortago en tiu ĉi provinco centro-orienta de Kubo.
Li
interparolis kun la aŭtoritatuloj kaj loĝantaroj de la vilaĝo,
asertante ke tre gravas ke tiaspecaj institucioj, ŝtataj industrioj, iĝu
gvidantoj de la loka evoluo.
Tiuj
ĉi entreprenoj estigas laborlokojn, ebligas pli bonajn salajrojn, kio
havas pozitivajn sekvojn por la vivkvalito de la laboristoj kaj ties
familioj kaj ankaŭ de la komunumo, kaj krome, povas estiĝi novaj kaj
pliaj ŝancoj por la komuna bonfarto.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias