Maritza
Gutiérrez González (RHK)
Havano, 24 maj(RHK)Ĉi-semajne, la generalo de armeo Raúl Castro kaj José
Ramóm Machado, unua kaj dua sekretario de la komunista partio, akceptis Ri Su
Yong, vicprezidanto de la centra komitato de la laborista partio kaj membro de
la ŝtata komitato de la popola respubliko demokratia de Koreio, kiu vizitis la
insulon.
En la amika renkontiĝo, ambaŭ gvidantoj interŝanĝis spertojn pri la bonaj
rilatoj de ambaŭ landoj, popoloj, partioj kaj registaroj. Ili ratifis la volon
plu altigi la staton de tiu rilatoj. Aliaj temoj internaciaj estis ankaŭ
priparolitaj dum la renkontiĝo.
© Portal Puerto del Príncipe / La Nova Gazeto
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias