Maritza
Gutiérrez González (RHK)
Havano, 21
maj. La kuba prezidento Miguel
Díaz-Canel asertis ke la politika konsilantaro de la bolivara alianco por la
popoloj de Nia Ameriko- Traktato de komerco por la popoloj (ALBA-TCP) estos
spaco por defendi Venezuelon.
Per mesaĝo
en Twitter, la kuba prezidento esprimis ke en tiu ĉi kunsido oni ankaŭ
savgardos la sociajn konkerojn de la regiona organizo fondita en 2004.
Tiu ĉi
renkontiĝo estos okazo por esplori novajn eblecojn de regiona integriĝo kaj
konfirmos la volon de unueco, kunlaboro kaj solidareco inter la membraj landoj
fronte al la nuntempa kojunkturo.
La organizo
kunsidanta en Havano estas formita de la ministroj de eksteraj rilatoj de ĉiu
membra lando, kaj la celo estas asesori la prezidentan konsilantaron de tiu platformo
integriga en temoj strategiaj, krom prezenti proponojn de aferoj pri internacia
politiko.
Bolivio,
Kubo, Dominiko, Grenado, Nikaragvo, San Kristoforo kaj Neviso, San Vicento kaj
Grenadinoj, Surinamo kaj Venezuelo estas membroj de ALBA-TCP, kiu defendas la
proklamon de Latinameriko kaj Karibio kiel paca zono, adoptita en la
pintkunsido de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj en januaro de
2014 en Havano.
© Portal Puerto del Príncipe / La Nova Gazeto
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias