OKCIDENTA REGIONO
Pinar
del Rio
La plej okcidenta provinco de Kubo, fondita en jaro 1878.
En ĝia territorio troviĝas mirindaj lokoj. Tie oni povas viŭiti la turisman
komunumon “Las terrazas” (La
Terasoj) kaj la kamparadon lokon “Soroa”, kie videblas granda kolekto de
diversaj klasoj de orkideoj. Tre belega estas la valo nomata “Viñales”, kaj
ĝiaj montetoj similaj al kasteletoj.
Dum promenado tra la ĉefurbo oni povas viŭiti la fabrikon
de drinkaĵonomata “Guaĝabita del Pinar” kaj ankaŭ cigarfabrikon.
Havana
Urbo
Jam ĉirkaŭita de murego kiu ĝin konturis kaj defendis de
pirataj atakoj, urbo Havano superverŝis la ŝtonan limon kaj hodiaŭ estas
moderna ĉefurbo. Fondita en jaro 1515, urbo Havano estas nuntempe la ĉefurbo de
Respubliko Kubo. Ĝi posedas multe da interesaj lokoj por turistoj, kiaj Placo
de la Revolucio, Kapitolo, kvartalo malnova Havano, la Tombejo “Kolumbo”,
diversaj muŭeoj, ktp.
Kvazaŭ iaspeca ventumilo etendiĝas la territorio de
provinco Havano ĉirkaŭ la areo okupata
de la Kuba ĉefurbo. Ĝia reliefo preŭentas ebenan kaj fekundan grundon en
la en la suda parto, kie troviĝas multenombraj putoj kiuj ĉerpas la akvon
necesan por irigacio de vastaj terenoj kultivataj, kaj ankaŭ liveri tiun
valoran liktivataj, kaj ankaŭ liveri tiun valoran likvaĵon al Havano Urbo.
Bejucal estis la unuan vilaĝo, fondita
en jaro 1714 sub la nomo Vilaĝo de San Felipe kaj Santiago de Bejucal. En tiu
ĉi loko ankoraŭ troviĝas malnovaj domoj konstruitaj per brinkoj tranĉitaj el
ŝtonminoj, kaj kun kanelitaj tegmentoj. Inter Bejucal kaj ĉefurbo Havano
etendiĝas la unua fervojo konstruita en Kubo kaj inaŭgurita en jaro 1837.
Junulara Insulo
Eltrovita de Kristoforo kolumbo en la jaro 1493,dum sia
dua vojaĝo al Ameriko, li nomis ĝin Evangeliisto. La ĉefurbeto de la Junulara
Insulo estas Nueva Gerona, fondita en 1830 kun la nomo “Reina Amalia”. La ĉefaj
lokoj interesaj: plaĝo “Bibijagua”, kun nigraj sabloj, muzeo “El Abra”, kie
loĝis José Martí en 1870; muzeo pri naturaj sciencoj; la estinta prizono
“Modelo”; la bredejo de krokodiloj; la turisma loko “ Cayo Largo” (Longa
Insuleto); ktp.
Matanzas
En jaro 1693 fondita de 30 familioj alvenitaj el Kanariaj
Insuloj, en sama loko kie dum tempo forpasinta situis la indiĝena vilaĝeto
“Yucayo” (Jukajo). Tre grava konstruaĵo en urbo Matanzas estas teatro “Sauto”,
inaŭgurita en 1863. Alia ejo plena de intereso: La Farmacia Muzeo en domo de la
estinta Apoteko “La Francesa”. Tie oni povas vidi riĉan kolekton da: porcelanaj
boteloj kaj diversaj ujoj kaj iloj de malnovaj apotekistoj. Estas dirite, ke ne
ekzistas alia muzeo simila en Latinameriko. Kaj en Varadero oni trovas plaĝon,
kun sabloj fajnaj kaj blankaj. Ĝi etendiĝas tra pli ol dudek kilometroj, apud
maro de varmaj kaj bluaj akvoj. Sportamaj turistoj povas ĝui golfludon,
tenison, naĝon,ktp. Krome en Varadero estas haveblaj diversaj servoj publikaj,
Kiaj: hoteloj, restoracioj, internacia flughaveno, muzeo, butikoj, kinejoj,
ktp.
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias