Maritza
Gutiérrez González (RHK)
Bayamo, 9 maj . La urbo Bayamo estis aparte gastama kun la kuba prezidento
Miguel Díaz-Canel, kiu plenumas laborviziton dutagan kun la ministra
konsilantaro al tiu orienta provinco, la dua, en tiu regiono de la insulo.
Lia tagordo inkluzivis vizitojn al genetika entrepreno, marmora industrio, fiŝproduktejo
kaj la universitato. Li ankaŭ trairis kelkajn stratojn de la urbo, kiu
estas konata pro ties beleco kaj pureco. Tie atendis lin pluraj personoj kaj li
dialogis kun la loĝantoj en la glacivendejo Las Torres.
La prezidento ankaŭ vizitis la hotelon Telégrafo, situanta en la historia
centro de la urbo, ankaŭ la restoracion La Filarmónica en la ĉefa strato kaj
informiĝis pri ties servoj.
Díaz-Canel ankaŭ ĉeestis la inaŭguron de la teatra halo José Joaquín Palma,
kiu estis komplete riparita kaj estas taŭga por koncertejo. Li estis akompanata
de Federico Hernández kaj Manuel Sobrino, ĉefaj aŭtoritatuloju de la partio kaj
la registaro de la provinco.
La kuba prezidento dialogis kun aliaj personoj en la domo de Carlos Manuel
de Céspedes, konata kiel la patro de la patrolando. Li klarigis la celojn de
sia vizito kaj instigis al daŭra laboro kaj ankaŭ klarigis ke oni serĉas
manierojn por plu subteni la teritoriojn solvi la lokajn problemojn
ekzistantaj, spite al la malfacilaj momentoj, li aldonis.
© Portal Puerto del Príncipe esperanto.cu
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias