HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/06/05

Noticias de Cuba en Esperanto / FITCuba-2019


Maritza Gutiérrez González (RHK)
Havano, 6 maj. Komenciĝas la internacia foiro de turismo, FITCuba 2019, dediĉita al la destino Havano en la 500-a datreveno de ties fondo, al la produkto Eventoj kaj Vojaĝoj de stimuloj, kaj al Hispanio kiel Honora Gastlando.
Aŭtoritatuloj de la ministerio de turismo (Mintur), reprezentantoj de lokaj kaj multnaciaj entreprenoj kiuj mastrumas hotelojn, dialogas ekde hodiaŭ pri la konveneco altigi la efikecon de kontraktoj, kiuj konfirmas la nekontesteblan ekonomian valoron de varianto kiu estas nepra en la optimumigo de la kvalitnormoj.
Posttagmeze, en la sama sidejo de la simbola hotelo Nacional de Kubo, efektiviĝos la negocforumo kun la hispanaj negocistoj. Oni antaŭvidas partoprenon de la ministrino de industrio, komerco kaj turismo en Hispanio, lando el kiu devenas 47% de la eksterlandaj entreprenoj kiuj rezidas en la kariba insulo.
La internacia foiro de turismo sesios ĝis sabato la 11-an de majo en la fortreso de San Carlos de la Cabaña kun partopreno de mil 200  reprezentantoj de turoperaciantoj, flugkompanioj, ekspoziciantoj kaj vojaĝagentejoj.
© Portal Puerto del Príncipe esperanto.cu 


No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea