Maritza
Gutiérrez González (RHK)
Havano, 7 maj (RHK) La
usonaj turistoj estas ree interesitaj vojaĝi al Kubo, spite al la unuflankaj
punoj de la usona registaro gvidata de Donald Trump, kontraŭ la kariba insulo,
tiel informis la insulaj aŭtoritatuloj.
La komerca direktoro de la
ministerio de turismo de Kubo, Michel Bernal, sciigis al la gazetaro ke la
kanadanoj estas en la unua loko kaj due, la usonanoj.
Dum la unuaj kvar monatoj
de 2019 alvenis al Kubo 257 mil 500 usonanoj, kio reprezentas kreskon je 93,5%
kompare al la sama periodo pasintjara, aldonis la funkciulo de la ministerio de
turismo.
Li aldonis ke el tiu
totalo, 55% alvenas pere de krozadŝipoj, branĉo kreskanta je 48% en la nuna
jaro.
La komerca direktoro de la
institucio sciigis ke la celo estas atingi la 5 milionojn 100 mil turistoj,
kiuj rezultigos ekonomian sumon de 3 mil milionoj da dolaroj.
Spite al la kalumniaj
kampanjoj kontraŭ Kubo, 13,5% de la turistoj kiuj vizitas nin, asertas ke ili
elektis la insulon pro ties sekureco (…) krom tio ke ĝi estas lando kie ne
ekzistas organizitaj krimbandoj, nek drogadkarteloj, nek okazas
sekvestroj kaj oni povas ĝui la destinon je kiu ajn momento, emfazis la
funkciulo.
La ministro de turismo de
Kubo, Manuel Marrero, anoncis en la socia reto Twitter, ke la insulo jam
ricevis la nombron de 2 milionoj da turistoj ĉi-semajne, eĉ dekdu tagojn pli
frue ol pasintjare.
© Portal Puerto del Príncipe esperanto.cu
No hay comentarios:
Publicar un comentario
Por favor deje su comentario, Gracias