HOLA, aquí encontrará importantes artículos originales en español y esperanto sobre el movimiento esperantista en Cuba y en otros países, nuestra historia, cultura y enseñanza de la lengua Internacional y su vinculación con otros temas de interés. Somos Radio FM, la Voz del Esperanto, emisora que transmite las 24 horas.
BIENVENIDOS AL PORTAL RADIO FM ESPERANTO, TRANSMITIENDO EN VIVO / ESPERANTO: UN FENÓMENO LINGÜÍSTICO, SOCIAL Y CULTURAL DE ALTO VALOR HUMANO, PROMOTOR DE LA PAZ Y LA AMISTAD ENTRE LOS PUEBLOS / Gracias por su visita.

2019/06/05

Noticias de Cuba en Esperanto / Miguel Díaz-Canel rifuzas minacojn de la usona registaro kontraŭ Kubo










Maritza Gutiérrez González (RHK)

Havano, 2 maj. 2019 La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel certigis ke la kuba popolo neniam kapitulacos fronte al la konstantaj minacoj de la usona registaro, kiu celas subfosi la sendependencon kaj suverenecon de landoj kiel Kubo kaj Venezuelo.
Per la socia reto Twitter, la kuba prezidento asertis ke ne ekzistas forto, minaco aŭ blokado kapabla apartigi la kubanojn de siaj principoj solidaraj, internaciistaj, latinamerikaj, bolivaraj kaj marti-aj.
Li rimarkigis ke la imperiaj amaskomunukiloj mensogas por pravigi siajn fiaskojn en Venezuelo, kalumnioj kiuj ofendas la kubanojn kaj minacas la liberecon de la popoloj de la regiono.
La kuba prezidento pledis por ne pliaj mensogoj kaj minacoj. Li asertis ke niaj popoloj ne kapitulacos, aludante la provokan anoncon de la usona prezidento Donald Trump,ke li blokados Kubon komplete se la insulo ne forportas siajn trupojn el Venezuelo, kalumnio kiu estis komplete rifuzita de la ministerio pri eksteraj rilatoj.
© Portal  Puerto del Príncipe esperanto.cu





No hay comentarios:

Publicar un comentario

Por favor deje su comentario, Gracias

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto
Torino — Italio - 2023 / Fonto: uea